Accueil > Esperanto > Libera Folio — Sendependa movada bulteno
Articles
-
Brajla skribo jubileas kaj evoluas
7 octobre 2025, par Libera FolioEn la jaro 2025 oni festas la 200-jariĝon de brajlo, skribsistemo inventita por blinduloj en 1825 de la tiam 16-jara franco Louis Braille. Versio de brajlo kun esperantaj literoj estis proponita de la sveda pioniro Harald Thilander ĉirkaŭ la jaro 1900, kaj ekde 1904 daŭre aperadas la brajla (…) -
Unikaj retaj kursoj sur universitata nivelo
30 septembre 2025, par Libera FolioLa hispana universitato UNED estas la sola eŭropa distanca universitato, kiu proponas kursojn de Esperanto samnivele kiel kursojn de la angla kaj aliaj grandaj naciaj lingvoj. Ekzamenoj okazas ĉeeste, sekvante la Komunan Eŭropan Referenc-Kadron por Lingvoj. Tion ebligas interkonsento inter UNED (…) -
UEA trovis aĉetonton por la domo de la CO
27 septembre 2025, par Libera FolioLa domo de UEA en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo estos vendita kontraŭ 1,15 milionoj da eŭroj. Tio evidentas laŭ raporto de la estraro al la komitato, dissendita en vendredo. Post kiam la vendo estos formaligita, la domo devos esti liberigita ene de duonjaro. La sorto de la libroservo daŭre (…) -
Esperantistoj partoprenis la protestojn en Nepalo
23 septembre 2025, par Libera FolioEn Nepalo post tumultaj protestoj komence de septembro la ĉefministro kaj pluraj aliaj ministroj demisiis kaj fuĝis. La protestantoj grandparte estis studentoj kaj aliaj junuloj. Inter ili estis pluraj esperantistoj, rakontas Bharat Kumar Ghimire, prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio, kiu ankaŭ (…) -
TEJO preparas deklaron pri Palestino
16 septembre 2025, par Libera FolioKataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto diskonigis oficialan komunikon pri la situacio en Gazao. Dum la IJK en Indonezio multaj kongresanoj manifestaciis kontraŭ "genocido en Palestino" kaj alvokis al TEJO aliĝi al la kondamno. Nun TEJO starigis laborgrupon por verki propran deklaron.
